quarta-feira, 7 de novembro de 2007

Lingvo Internacia

LINGVO INTERNACIA estis la nomo laŭ kiu Zamenhof lanĉis sian lingvo-projekton. La nomo ESPERANTO aperis poste, kreita de la komunumo kiu jam parolis la lingvon, surbaze de la pseŭdonimo de la lingva aŭtoro, kiu mem nomis sin D-ro Esperanto. La longa "Lingvo internacia de Dro Esperanto" simple fariĝis Esperanto.

Tamen, ni revenu al la komenco. Ni revenu al la unua nomo de la lingvo, al la vera propono de Zamenhof, ĉar tie sidas la ĉefa ŝlosilo por la grava celo de Esperanto, kiel lanĉita de Zamenhof en 1887. Zamenhof ne lanĉis la nomon de la lingvo kiel "Internacia Lingvo", sed kiel "Lingvo Internacia". Tio estas gravega diferenco, multe pli grava ol la plimulto el la propraj esperantistoj povis imagi kaj kompreni dum pli ol centjara uzado de la lingvo.

La plejofta strukturo kaj stilo de Esperanto sugestas ke oni antaŭmetu la adjektivon. Esperanto ne normale metas la adjektivon post la substantivo, kiel bone eksplikas Bertilo Wennergren en sia PMEG, dirante pri "rekte priskribantaj A-vortoj staras plej ofte antaŭ la priskribata O-vorto". La postmetado de la adjektivo, laŭ Bertilo, estas por emfazi la substantivon. Seppik, alia kompetenta gramatikisto de Esperanto, eĉ diris ke tiu formo estas "poezia stilo" en sia La Tuta Esperanto.

Nepre ne povus estis simpla miso aŭ kaprico de Zamenhof lanĉi sian projekton kun la postmeto de la adjektivo "INTERNACIA". Tute ne! Kaj en la kovrilo de sia Unua Libro! Zamenhof estis en grave politika momento en Pollando kiam li havis la oportunon lanĉi tiun lingvan projekton. Sed ni revenu al tiu poste.

Ni trarigardu, unue, la antaŭparolon de tiu verko UNUA LIBRO nur por kompari la adjektivajn esprimojn kiujn li uzis, kaj pruvi tiun tezon ke li ne flose uzis la pozicion de la adjektivo. Ni devas pensi dekomence ke la graveco de la uzado de la antaŭmetita adjektivo fakte montras ke li ne sencele uzis la postmeton en la titolo de sia lingvolanĉa verko.

Nenhum comentário: